Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 16a de marto 2020    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Mi vokas al Dio Plejalta,
al Dio, kiu decidas pri mi.

Psa 57,3



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

2 Reĝ 5, 1-15a





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

Mar 11,27-33

27 Kaj ili denove venis al Jerusalem; kaj dum li ĉirkaŭiris en la templo, la ĉefpastroj kaj la skribistoj kaj la pliaĝuloj venis al li,
28 kaj diris al li: Laŭ kia aŭtoritato vi faras ĉi tion? aŭ kiu donis al vi tian aŭtoritaton, ke vi faru ĉi tion?
29 Sed Jesuo diris al ili: Mi faros al vi unu demandon, kaj respondu al mi, kaj mi diros al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion.
30 La baptado de Johano, ĉu ĝi estis el la ĉielo, aŭ el homoj? respondu al mi.
31 Kaj ili diskutis inter si, dirante: Se ni diros: El la ĉielo, li diros: Kial do vi ne kredis al li?
32 Sed se ni diros: El homoj – ili timis la popolon, ĉar ĉiuj opiniis, ke Johano efektive estis profeto.
33 Kaj responde ili diris al Jesuo: Ni ne scias. Kaj Jesuo diris al ili: Kaj mi ne diras al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kompatema Dio,
montru al mi, kiel mi povas malgrandigi la ĉagrenon de la mondo.
Helpu min, kiam mi hodiaŭ klopodas malpezigi la ŝarĝon de mia kunhomo.
Plenigu min kun Via kompato.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo