
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 17a de marto 2020 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Via sklavo instruiĝis per Viaj juĝoj. |
laŭ Psa 19,12
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Dan 3, 25.34-43
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Mar 12,1-12
1 Kaj li komencis paroli al ili per paraboloj. Vinberĝardenon plantis unu viro, kaj ĉirkaŭmetis plektobarilon, kaj fosis vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis.
2 Kaj li sendis sklavon en la ĝusta tempo al la kultivistoj, por ricevi de la kultivistoj el la fruktoj de la vinberejo.
3 Kaj ili kaptis lin kaj skurĝis lin, kaj forsendis lin senhava.
4 Kaj poste li sendis al ili duan sklavon; kaj ili lin kapvundis kaj malhonoris.
5 Kaj li sendis alian, kaj ili mortigis lin; kaj multajn aliajn; skurĝante unujn, kaj mortigante aliajn.
6 Li havis ankoraŭ unu amatan filon: li sendis lin ankaŭ la lastan al ili, dirante: Ili respektos mian filon.
7 Sed tiuj kultivistoj diris inter si: Ĉi tiu estas la heredonto; venu, ni mortigu lin, kaj la heredaĵo estos nia.
8 Kaj ili kaptis kaj mortigis lin, kaj elĵetis lin ekster la vinberejon.
9 Kion do faros la sinjoro de la vinberejo? li venos kaj pereigos la kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj.
10 Ĉu vi ne legis tiun skribon: Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula;
11 De la Eternulo ĉi tio fariĝis, Kaj ĝi estas miraklo en niaj okuloj?
12 Kaj ili celis kapti lin, sed ili timis la homamason; ĉar ili eksciis, ke li parolis la parabolon kontraŭ ili; kaj forlasinte lin, ili foriris.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Mia Patro, mi tre deziras ĉion transdoni al Vi. Purigu miajn pensojn, mildigu miajn sentojn kaj sanktigu mian volon. Tial mi devas esti liberigita de interna malharmonio kaj ŝanceliĝo. |
