
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 2a de aprilo 2020 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Psa 71,17 Ho Dio, Vi instruis min detempe de mia juneco; kaj ĝis nun mi predikas pri Viaj mirakloj. |
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Gen 17, 1a.3-9
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Mar 14,26-31
26 Kaj kantinte himnon, ili foriris al la monto Olivarba.
27 Kaj Jesuo diris al ili: Vi ĉiuj ofendiĝos; ĉar estas skribite: Mi frapos la paŝtiston, kaj la ŝafoj diskuros.
28 Tamen post mia releviĝo, mi iros antaŭ vi en Galileon.
29 Sed Petro diris al li: Eĉ se ĉiuj ofendiĝos, tamen ne mi.
30 Kaj Jesuo diris al li: Vere mi diras al vi, ke hodiaŭ en ĉi tiu nokto, antaŭ ol dufoje krios koko, vi trifoje malkonfesos min.
31 Sed tre insiste li diris: Eĉ se mi devos morti kun vi, mi neniel vin malkonfesos. Kaj tiel same diris ili ĉiuj.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Mi dankas Vin, ho Patro, pro ĉi tiu tago. Ĝi estas de Vi, mi uzu ĝin en Via servo. Benu miajn gefratojn, helpu ilin en iliaj mizeroj kaj ĝojoj. |
