Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 14a de aprilo 2020    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Proksima estas Mia vero,
eliris Mia helpo,
kaj Miaj brakoj juĝos popolojn.

el Jes 51,5



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

Ago 2, 14a.36-41





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

1 Kor 15, 1-11

1 Kaj mi sciigas vin, fratoj, pri la evangelio, kiun mi predikis al vi, kiun ankaŭ vi ricevis, en kiu ankaŭ vi staras,
2 per kiu vi saviĝis; se vi en memoro tenas, per kiuj vortoj mi ĝin predikis al vi, krom se vi kredis vane.
3 Ĉar mi transdonis al vi komence tion, kion mi ankaŭ ricevis, ke Kristo mortis pro niaj pekoj laŭ la Skriboj;
4 kaj ke li estis entombigita; kaj ke li releviĝis la trian tagon laŭ la Skriboj;
5 kaj ke li aperis al Kefas; poste al la dek du;
6 poste li aperis al pli ol kvincent fratoj samtempe, el kiuj la plimulto restas ĝis nun, sed kelkaj jam ekdormis;
7 poste li aperis al Jakobo; poste al ĉiuj apostoloj;
8 kaj fine li aperis al mi ankaŭ, kiel al infano ekstertempe naskita.
9 Ĉar mi estas la plej malgranda el la apostoloj, kaj ne meritas esti nomata apostolo pro tio, ke mi persekutis la eklezion de Dio.
10 Sed per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas; kaj Lia graco donacita al mi montriĝis ne vana; sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj; tamen ne mi, sed la graco de Dio, kiu estis kun mi.
11 Ĉu do mi, ĉu ili, tiel ni predikas, kaj tiel vi kredis.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Mia Savanto,
la paco estas multekosta afero.
Mi donu ĉion, kion mi posedas, por tiu afero.
La mondo bezonas ĝin.
Benu la pac-alportantojn.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo