




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 15a de aprilo 2020 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jen jam kvardek jarojn la Eternulo estas kun vi, kaj nenio mankis al vi. |
el Rea 2,7
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Ago 3, 1-10
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Kor 15, 12-19
12 Nu, se Kristo estas predikata, ke li releviĝis el la mortintoj, kiel do diras kelkaj el vi, ke ne ekzistas releviĝo de mortintoj?
13 Sed se ne ekzistas releviĝo de mortintoj, ankaŭ Kristo ne releviĝis;
14 kaj se Kristo ne releviĝis, vana ja estas nia predikado, vana ankaŭ estas via fido.
15 Jes, kaj ni montriĝis kiel falsaj atestantoj de Dio; tial ke ni atestis pri Dio, ke Li relevis Kriston; kiun Li ne relevis, se la mortintoj ja ne releviĝas.
16 Ĉar se la mortintoj ne releviĝas, ankaŭ Kristo ne releviĝis;
17 kaj se Kristo ne releviĝis, via fido estas vana; vi estas ankoraŭ en viaj pekoj.
18 Tiuokaze ankaŭ pereis la ekdormintoj en Kristo.
19 Se nur en ĉi tiu vivo ni esperis en Kristo, ni estas el ĉiuj homoj la plej mizeraj.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ĉiela Patro, mi daŭre sentu min infano de Vi. Mi kondutu tiel, ke tiu konduto plaĉu al Vi kaj al miaj proksimuloj. |