




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 16a de aprilo 2020 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ve al tiuj, kiuj estas saĝuloj en siaj okuloj kaj antaŭ si mem estas kompetentuloj! |
Jes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Ago 3, 11-26
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Kor 15, 20-28
20 Sed nun Kristo releviĝis el la mortintoj, la unuaaĵo de la dormantoj.
21 Ĉar tial, ke per homo venis la morto, per homo ankaŭ venis la releviĝo de la mortintoj.
22 Ĉar kiel en Adam ĉiuj mortas, tiel same ankaŭ en Kristo ĉiuj estos vivigitaj.
23 Sed ĉiu en sia propra vico: Kristo la unuaaĵo, poste tiuj, kiuj apartenas al Kristo, ĉe lia alveno.
24 Poste venos la fino, kiam li transdonos la reĝecon al Dio, al la Patro; kiam li estos neniiginta ĉian regadon kaj ĉian aŭtoritaton kaj potencon.
25 Ĉar li devas reĝadi, ĝis li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn.
26 La lasta neniigota malamiko estas la morto.
27 Ĉar: Ĉion Li metis sub liajn piedojn. Sed kiam estas dirate: Ĉio estas submetita, estas evidente, ke esceptita estas Tiu, kiu submetis ĉion al li.
28 Kaj kiam ĉio estos submetita al li, tiam la Filo ankaŭ mem estos submetita al Tiu, kiu submetis ĉion al li, por ke Dio estu ĉio en ĉio.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Eterna Dio, aŭdigu hodiaŭ al mi Vian voĉon. Donu ke la kriado de la mondo ne silentigu tiun ĉielan voĉon, kaj ke mi tamen kuru por helpi la kriantojn. Mi ne nur aŭdu ĝin en la silenta hejma ĉambro, sed ankaŭ meze inter la bruado de la trafiko kaj la svarmado de la homoj. |