




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 17a de aprilo 2020 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Estu por mi fortika roko, kien mi povus ĉiam veni, kiun Vi destinis por mia savo. |
el Psa 71,3
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Ago 4, 1-12
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Kor 15, 29-34
29 Alie kion faros tiuj, kiuj baptiĝas pro la mortintoj? Se la mortintoj tute ne releviĝas, kial do ili baptiĝas pro ili?
30 kial ni ankaŭ endanĝeriĝas ĉiun horon?
31 Mi asertas per la singratulado pro vi, fratoj, kiun mi havas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro, mi mortas ĉiutage.
32 Se laŭ homa maniero mi batalis kontraŭ bestoj en Efeso, kiel mi per tio profitas? Se la mortintoj ne releviĝas, ni manĝu kaj trinku, ĉar morgaŭ ni mortos.
33 Ne trompiĝu; Malbonaj kuniĝoj malbonigas bonajn morojn.
34 Malebriiĝu en justeco, kaj ne peku; ĉar kelkaj havas nenian scion pri Dio; mi tion diras, por hontigi vin.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Mia releviĝinta Sinjoro, mi spertu la forton de Via releviĝo. Donu la vortojn en mian koron, kiuj estas saĝaj kaj kiuj helpas al aliaj. |