Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 18a de aprilo 2020    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Eĉ cikonio sub la ĉielo scias sian tempon,
turto, hirundo, kaj gruo observas la tempon, kiam ili devas veni;
sed Mia popolo ne scias la leĝon de la Eternulo.

Jer 8,7



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

Ago 4, 13-21





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

1 Kor 15, 35-49

35 Sed iu diros: Kiel la mortintoj releviĝas? kaj kun kia korpo ili venas?
36 Ho malsaĝulo! tio, kion vi mem semas, ne viviĝas, se ĝi ne mortos;
37 kaj tio, kion vi semas, estas ne la estonta korpo, sed nuda grenero, eble de tritiko, aŭ de alia speco;
38 sed Dio donas al ĝi korpon, kiel Li volis, kaj al ĉiu semo ĝian propran korpon.
39 Ne ĉiu karno estas unu sama karno; sed ekzistas unu karno de homoj, kaj alia de bestoj, kaj alia karno de birdoj, kaj alia de fiŝoj.
40 Ekzistas ankaŭ korpoj ĉielaj kaj korpoj teraj; sed la gloro de la ĉielaj estas unu, kaj la gloro de la teraj estas alia.
41 Ekzistas unu gloro de la suno, kaj alia gloro de la luno, kaj alia gloro de la steloj; ĉar unu stelo diferencas de alia stelo rilate al gloro.
42 Tia sama ankaŭ estas la releviĝo de la mortintoj. Ĝi estas semata en putreco, ĝi releviĝas en senputreco;
43 ĝi estas semata en malhonoro, ĝi releviĝas en gloro; ĝi estas semata en malforteco, ĝi releviĝas en potenco;
44 ĝi estas semata laŭanima korpo, ĝi releviĝas laŭspirita korpo. Se ekzistas laŭanima korpo, ekzistas ankaŭ laŭspirita korpo.
45 Tiele ankaŭ estas skribite: La unua homo Adam fariĝis viva animo. La lasta Adam fariĝis viviganta spirito.
46 Tamen unua estas ne tio, kio estas laŭspirita, sed tio, kio estas laŭanima; poste tio, kio estas laŭspirita.
47 La unua homo estas el la tero, elpolva; la dua homo estas el la ĉielo.
48 Kia estas la elpolvulo, tiaj estas ankaŭ la elpolvuloj; kaj kia estas la elĉielulo, tiaj estas ankaŭ la elĉieluloj.
49 Kaj kiel ni portis la figuron de la elpolvulo, tiel same ni portos la figuron de la elĉielulo.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Mia Patro,
mi hodiaŭ volonte obeu Vin.
Mia devo estu mia feliĉo kaj Via ordono mia ĝojo.
Mi aŭskultu al Via voĉo.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo