Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 3a de aprilo 2020    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Feliĉa estas la popolo, kiu konas trumpetadon;
ho Eternulo, en la lumo de Via vizaĝo ili marŝas.

Psa 89,16



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

Jer 20, 10-13





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

Mar 14,32-42

32 Kaj ili venis al loko, kies nomo estas Getsemane; kaj li diris al siaj disĉiploj: Sidu ĉi tie, dum mi preĝos.
33 Kaj li prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj komencis tre konsterniĝi kaj maltrankviliĝi.
34 Kaj li diris al ili: Tre malĝoja estas mia animo, eĉ ĝis morto; restu ĉi tie, kaj viglu.
35 Kaj irinte iom antaŭen, li falis sur la teron, kaj preĝis, ke, se povas esti, la horo pasu for de li.
36 Kaj li diris: Aba, Patro, ĉio estas ebla ĉe Vi: forportu de mi ĉi tiun kalikon; tamen estu ne tio, kion mi volas, sed kion Vi volas.
37 Kaj li venis, kaj trovis ilin dormantaj, kaj diris al Petro: Simon, ĉu vi dormas? ĉu vi ne havis forton vigli eĉ unu horon?
38 Viglu kaj preĝu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta.
39 Kaj denove foririnte, li preĝis, dirante la samajn vortojn.
40 Kaj denove reveninte, li trovis ilin dormantaj, ĉar iliaj okuloj peziĝis; kaj ili ne sciis, kion respondi al li.
41 Kaj li venis la trian fojon, kaj diris al ili: Dormu nun kaj ripozu; sufiĉas; venis la horo; jen la Filo de homo estas perfidata en la manojn de pekuloj.
42 Leviĝu, ni iru; jen mia perfidanto alproksimiĝas.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Releviĝinta Sinjoro kaj Savanto,
mi pensu hodiaŭ al Via morto sur la kruco.
Via sufero kaj morto plenigu min kun respekto kaj sankta seriozeco.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo