Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 4a de aprilo 2020    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kial devas diri la popoloj:
Kie do estas ilia Dio?
Sed nia Dio estas en la ĉielo;
ĉion, kion Li deziras, Li faras.

Psa 115,2-3



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

Jeĥ 37, 21-28





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

Mar 14,43-52

43 Kaj tuj, dum li ankoraŭ parolis, venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la ĉefpastroj kaj la skribistoj kaj la pliaĝuloj.
44 Kaj lia perfidanto jam antaŭe aranĝis kun ili signon, dirante: Kiun mi kisos, tiu estas li; kaptu kaj forkonduku lin garde.
45 Kaj veninte, li tuj iris al li, kaj diris: Rabeno; kaj kisis lin.
46 Kaj ili metis la manojn sur lin kaj arestis lin.
47 Sed unu el tiuj, kiuj staris apude, eltiris la glavon kaj frapis la sklavon de la ĉefpastro, kaj detranĉis al li la orelon.
48 Kaj Jesuo responde diris al ili: Ĉu vi elvenis, kvazaŭ kontraŭ rabiston, kun glavoj kaj bastonoj, por kapti min?
49 Ĉiutage mi estis inter vi en la templo, instruante, kaj vi ne arestis min; tamen, ke plenumiĝu la Skriboj.
50 Kaj ĉiuj forlasis lin kaj forkuris.
51 Kaj sekvis lin unu junulo, vestita per tolaĵo ĉirkaŭ la nuda korpo; kaj oni kaptis lin;
52 sed lasinte la tolaĵon, li forkuris nuda.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Graca Dio,
estu kun ĉiuj gepatroj de la mondo.
Helpu ilin konduki kaj eduki siajn infanojn laŭ Via volo.
Donu al ili fantazion kaj komprenemon por la juna generacio.
Ili subtenu la bonajn agadojn de la gejunuloj.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo