




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 1a de majo 2020 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉu la brako de la Eternulo estas tro mallonga? |
el Nom 11,23
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)[Jozefo, la laboristo]
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Pet 3,1-7
1 Tiel same, edzinoj, submetu vin al viaj propraj edzoj; por ke, eĉ se iuj ne obeas al la vorto, ili sen la vorto estu gajnitaj per la konduto de siaj edzinoj, 2 rigardante vian konduton kun timo ĉastan. 3 Via ornamo estu ne la ekstera ornamo de harplektado kaj orportado, aŭ la surmetado de vestoj; 4 sed la kaŝita homo de la koro en la nedifektebla vesto de spirito milda kaj trankvila, kiu estas multevalora antaŭ Dio. 5 Ĉar tiel same ankaŭ, en la tempo antikva, la sanktaj virinoj, kiuj esperis al Dio, ornamis sin, submetante sin al siaj propraj edzoj; 6 kiel Sara obeis al Abraham, nomante lin sinjoro; kies infanoj vi fariĝis, bonfarante, kaj ne ektimigate per la teruro. 7 Tiel same, edzoj, kunvivadu kun viaj edzinoj laŭscie, donante honoron al la virino kiel al la plimalforta ilo, kaj estante ankaŭ kun ili kunheredantoj de la graco de vivo, por ke viaj preĝoj ne malhelpiĝu.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ho Patro, kiu donacis al la homoj la laboron, benu en ĉi tiu tago de la laboro ĉies laboron. Ĉiu faru sian laboron en ĝojo kaj komprenu, ke labori estas beno por la homaro. Tamen ankaŭ la senlaboruloj trovu denove kontentigan okupon, mi petas. |