
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 5a de aprilo 2020 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
En la kunvenoj gloru Dion. |
el Psa 68,27
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)[Palma Dimanĉo]
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Psa 88
Ho Eternulo, Dio de mia savo! *
Tage kaj nokte mi krias antaŭ Vi.
Mia preĝo venu antaŭ Vian vizaĝon; *
klinu Vian orelon al mia ploro. ¶
Ĉar mia animo tro-satiĝis de malbonoj *
kaj mia vivo atingis Ŝeolon.
Mi similiĝis al la forirantoj en la tombon; *
mi fariĝis kiel viro sen fortoj,
etendita inter mortintoj; *
kiel mortigitoj, kuŝantaj en la tombo,
kiujn Vi jam ne rememoras *
kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano. ¶
Vi metis min en la plej profundan foson, *
en mallumon, en abismon.
Pezas sur mi Via furiozo, *
kaj per ĉiuj Viaj ondoj Vi min premas. ¶
Vi malproksimigis de mi miajn konatojn, / Vi faris min abomenaĵo por ili; *
mi estas enŝlosita, kaj mi ne povas eliri.
Mia okulo mallumiĝis de malĝojo; / mi vokas Vin, ho Eternulo, ĉiutage, *
mi etendas al Vi miajn manojn. ¶
Ĉu por mortintoj Vi faros miraklojn? *
Ĉu malvivuloj leviĝos kaj gloros Vin?
Ĉu en la tombo estos rakontata Via boneco, *
kaj fidindeco en la abismo?
Ĉu en la mallumo estos konataj Viaj mirakloj, *
kaj Via justeco en la lando de forgeso? ¶
Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo, *
kaj matene mia preĝo Vin renkontas.
Kial, ho Eternulo, Vi forpuŝas mian animon? *
Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi?
Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco; *
mi portas Viajn terurojn, mi konsumiĝas.
Venis sur min Via furiozo, *
Viaj timigoj min dispremas.
Ili ĉirkaŭas min, kiel akvo, ĉiutage; *
ili tute min ĉirkaŭ-sieĝas.
Vi malproksimigis de mi amanton kaj amikon; *
miaj konatoj estas en mallumo. ¶
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Kompatema Patro, mi petas pro la spiriton de la humileco. Gardu min kontraŭ netoleremeco, malmoleco kaj fierego. Helpu min uzi mian forton por porti la krucon de mia proksimulo. |
