Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 6a de aprilo 2020    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Mi skribis por li (por Efraim) la multon de Miaj leĝoj;
sed li rigardas ilin kiel fremdaĵon.

Hoŝ 8,12



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

Jes 42, 5a.1-7





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

Mar 14,53-65

53 Kaj oni forkondukis Jesuon al la ĉefpastro; kaj kunvenis ĉe li ĉiuj ĉefpastroj kaj pliaĝuloj kaj skribistoj.
54 Kaj Petro malproksime sekvis lin ĝis interne de la korto de la ĉefpastro; kaj sidis kun la subuloj kaj sin varmigis apud la fajro.
55 Sed la ĉefpastroj kaj la tuta sinedrio serĉis ateston kontraŭ Jesuo, por lin mortigi, kaj ne trovis.
56 Ĉar multaj malvere atestis kontraŭ li, kaj iliaj atestoj ne akordiĝis.
57 Kaj elpaŝis iuj, kaj malvere atestis kontraŭ li, dirante:
58 Ni aŭdis lin diri: Mi detruos ĉi tiun sanktejon manfaritan, kaj en la daŭro de tri tagoj mi konstruos alian ne manfaritan.
59 Kaj eĉ tiel ilia atesto ne akordiĝis.
60 Kaj la ĉefpastro stariĝis en la mezo, kaj demandis Jesuon, dirante: Ĉu vi respondas nenion? kion atestas ĉi tiuj kontraŭ vi?
61 Sed li silentadis kaj respondis nenion. Denove la ĉefpastro demandis lin, kaj diris al li: Ĉu vi estas la Kristo, la Filo de la Benato?
62 Kaj Jesuo diris: Mi estas; kaj vi vidos la Filon de homo, sidantan dekstre de la Potenco kaj venantan kun la nuboj de la ĉielo.
63 Kaj la ĉefpastro disŝiris siajn vestojn, kaj diris: Pro kio ni plu bezonas atestantojn?
64 Vi aŭdis la blasfemon: kion vi opinias? Kaj ili ĉiuj juĝis lin kondamninda al morto.
65 Kaj iuj komencis kraĉi sur lin, kaj ĉirkaŭkovri lian vizaĝon, kaj vangofrapi lin, kaj diri al li: Profetu; kaj la subuloj frapis lin per la manplatoj.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Mia Savanto,
mi pensu al Via morto, kaj mi spertu la forton de Via releviĝo.
Levu min el mia ŝajna morto al nova vivo.
Fariĝu hodiaŭ belega Paskotago.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo