Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 7a de aprilo 2020    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  La Reĝo de Izrael, la Eternulo, estas meze de vi,
kaj vi ne plu vidos malfeliĉon.

el Cef 3,15



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

Jes 49, 1-6





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

Mar 14,66-72

66 Kaj dum Petro estis malsupre sur la korto, venis unu el la servantinoj de la ĉefpastro;
67 kaj vidante Petron sin varmigantan, ŝi rigardis lin, kaj diris: Vi ankaŭ estis kun la Nazaretano, kun tiu Jesuo.
68 Sed li malkonfesis, dirante: Mi ne scias, nek komprenas, kion vi diras; kaj li iris en la vestiblon; kaj koko kriis.
69 Kaj lin vidinte, la servantino denove komencis diri al la apudstarantoj: Tiu estas el ili.
70 Kaj li denove malkonfesis. Kaj post iom da tempo la apudstarantoj denove diris al Petro: Vere vi estas el ili, ĉar vi estas ja Galileano.
71 Kaj li komencis malbeni kaj ĵuri: Mi ne konas tiun homon, pri kiu vi parolas.
72 Kaj tuj la duan fojon koko kriis. Kaj Petro ekrememoris la vorton, kiun Jesuo diris al li: Antaŭ ol dufoje krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Kaj pripensinte, li ekploris.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ho Patro,
la homoj en la bonfartaj landoj komprenu, ke ili devas doni el sia materia riĉeco kaj abunda superfluo al la malhavantoj kaj rifuĝantoj en la mondo, ne kiel almozo, sed kiel rajto de la aliaj.
Mi mem donu la ekzemplon.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo