




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 8a de aprilo 2020 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Redonu al mi la ĝojon de Via helpo; kaj spirito bonfara fortikigu min. |
Psa 51,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Jes 50, 4-9a
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Mar 15,1-12
1 Tuj matene la ĉefpastroj, farinte interkonsilon kun la pliaĝuloj kaj skribistoj kaj la tuta sinedrio, ligis Jesuon kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato.
2 Kaj Pilato demandis lin: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj responde li diris al li: Vi diras.
3 Kaj la ĉefpastroj multe lin akuzis.
4 Kaj Pilato denove lin demandis: Ĉu vi respondas nenion? vidu, pri kiom da aferoj oni vin akuzas.
5 Sed Jesuo ankoraŭ nenion respondis, tiel ke Pilato miris.
6 Ĉe tiu festo li kutimis liberigi al ili unu malliberulon, iun ajn, kiun ili pripetis.
7 Kaj estis unu, nomata Barabas, katenita kun la ribelintoj, kiuj en la ribelo faris mortigon.
8 Kaj suprenveninte, la homamaso komencis peti lin pri tio, kion li kutimis fari por ili.
9 Kaj Pilato respondis al ili, dirante: Ĉu vi volas, ke mi liberigu al vi la Reĝon de la Judoj?
10 Ĉar li eksciis, ke pro envio la ĉefpastroj transdonis lin.
11 Sed la ĉefpastroj instigis la homamason, ke prefere li liberigu al ili Barabason.
12 Kaj Pilato, denove respondante, diris al ili: Kion do mi faru al tiu, kiun vi nomas Reĝo de la Judoj?
13 Kaj ili denove ekkriis: Krucumu lin.
14 Kaj Pilato diris al ili: Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis: Krucumu lin.
15 Kaj Pilato, volante kontentigi la homamason, liberigis al ili Barabason, kaj, skurĝinte Jesuon, transdonis lin, por esti krucumita.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Via afero estu mia afero, mi ĝin servu per tuta mia koro, ho Dio. Mi estu fidinda kaj sincera. Gardu min kontraŭ ĉiu malvereco. |