
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 2a de majo 2020 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Ne forpuŝu min de Via vizaĝo, kaj Vian sanktan spiriton ne forprenu de mi. |
Psa 51,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Ago 9, 31-42
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Pet 3,8-12
8 Fine, estu ĉiuj samideaj, simpatiaj, fratamemaj, kompatemaj, humilanimaj; 9 ne repagantaj malbonon kontraŭ malbono, nek insulton kontraŭ insulto, sed kontraŭe benadantaj; ĉar al tio vi estas vokitaj, por ke vi heredu benon. 10 Ĉar: Kiu volas ami vivon kaj vidi bonajn tagojn, Tiu gardu sian langon kontraŭ malbono, Kaj sian buŝon kontraŭ mensoga parolo; 11 Li dekliniĝu de malbono kaj faru bonon, Li serĉu pacon, kaj ĉasu ĝin. 12 Ĉar la okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj; Sed la vizaĝo de la Eternulo estas kontraŭ tiuj, kiuj faras malbonon.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Ĉiela Patro, mi tutkore dankas Vin pro ĉiuj Viaj bonaĵoj. Vi kronu ankaŭ ĉi tiun tagon per Via bono. Ni ĉiam rimarku tion. |
