Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 3a de majo 2020    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Tiam Abner ekkriis al Joab, kaj diris: Ĉu eterne manĝados la glavo? ĉu vi ne scias, kiel maldolĉaj estos la sekvoj?

el 2 Sam 2,26



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

[4a Paska Dimanĉo]





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

Psa 148

Gloru la Eternulon el la ĉielo, *
gloru Lin en la alto.

Gloru Lin, ĉiuj Liaj anĝeloj; *
gloru Lin, ĉiuj Liaj militistaroj.

Gloru Lin, suno kaj luno; *
gloru Lin, ĉiuj lumaj steloj.

Gloru Lin, plej supraj ĉieloj, *
kaj la akvo, kiu estas super la ĉielo.

Ili gloru la nomon de la Eternulo; *
ĉar Li ordonis, kaj ili kreiĝis.

Kaj Li starigis ilin por ĉiam, por eterne; *
Li donis leĝon, kiun ili ne malobeos. ¶




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Sankta Dio,
la beleco de la printempo instigu min por tutkore laŭdi Vin, la Kreinton.
Forprenu de mi la potencon de la vintro.
Via spirito forpelu la froston de mia koro, kaj la ĝojo de la Sinjoro ekloĝu en mi.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo