




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 4a de majo 2020 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kiujn Li kolektis el la landoj, de oriento kaj okcidento, de nordo kaj de la maro, ili gloru la Eternulon por Lia boneco, kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj. |
Psa 107,3.8
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Ago 11, 1-18
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Pet 3,13-17
13 Kaj kiu faros al vi malbonon, se vi fariĝos fervoraj en la bono? 14 Sed se vi eĉ suferus pro justeco, feliĉegaj vi estus; kaj ilian timon ne timu, nek maltrankviliĝu; 15 sed la Sinjoron Kriston sanktigu en viaj koroj; estu ĉiam pretaj doni defendan respondon al ĉiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi, sed kun humileco kaj timo; 16 havantaj bonan konsciencon; por ke, dum vi estas malestimataj, hontu tiuj, kiuj kalumnias vian bonan konduton en Kristo. 17 Ĉar pli bone estus, se tiel volus Dio, suferi pro bonfarado, ol pro malbonfarado.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Mia Patro en la ĉielo, montru al mi la valoron de la etaj aferoj. Mi sanktigu Vin per ili. Faru min fidela. |