Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 4a de julio 2020    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kaj Mi turnos Min al vi kaj kreskigos vin kaj multigos vin, kaj Mi fortikigos Mian interligon kun vi.

Lev 26,9



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

Amo 9, 11-15





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

1 Reĝ 13,11-34

11 Unu profeto maljunulo loĝis en Bet-El. Kaj venis liaj filoj, kaj rakontis al li la tutan aferon, kiun faris la homo de Dio hodiaŭ en Bet-El; la vortojn, kiujn li diris al la reĝo, ili rakontis al sia patro. 12 Kaj ilia patro diris al ili: Laŭ kiu vojo li iris? Kaj liaj filoj montris la vojon, laŭ kiu iris la homo de Dio, kiu venis el Judujo. 13 Tiam li diris al siaj filoj: Selu al mi la azenon. Kaj ili selis al li la azenon, kaj li ekrajdis sur ĝi, 14 kaj sekvis la homon de Dio kaj trovis lin sidanta sub kverko, kaj diris al li: Ĉu vi estas la homo de Dio, kiu venis el Judujo? Kaj tiu diris: Mi. 15 Kaj li diris al li: Venu kun mi en la domon kaj manĝu panon. 16 Sed tiu diris: Mi ne povas reiri kun vi kaj veni al vi, kaj mi ne manĝos panon nek trinkos ĉe vi akvon en ĉi tiu loko; 17 ĉar estas dirite al mi per la vorto de la Eternulo: Ne manĝu panon nek trinku tie akvon, ne reiru laŭ la vojo, laŭ kiu vi venis. 18 Kaj li diris al li: Mi ankaŭ estas profeto, kiel vi, kaj anĝelo diris al mi laŭ ordono de la Eternulo jene: Revenigu lin kun vi en vian domon, por ke li manĝu panon kaj trinku akvon. Li mensogis al li. 19 Kaj li reiris kun li kaj manĝis panon en lia domo kaj trinkis akvon. 20 Dum ili sidis ankoraŭ ĉe la tablo, venis la vorto de la Eternulo al la profeto, kiu lin revenigis. 21 Kaj li vokis al la homo de Dio, kiu venis el Judujo, dirante: Tiele diras la Eternulo: Pro tio, ke vi malobeis la buŝon de la Eternulo, kaj ne plenumis la ordonon, kiun faris al vi la Eternulo, via Dio, 22 sed vi reiris kaj manĝis panon kaj trinkis akvon en la loko, pri kiu Li diris al vi, ke vi ne manĝu panon kaj ne trinku akvon, via kadavro ne venos en la tombon de viaj patroj. 23 Post kiam li manĝis panon kaj trinkis, oni selis por li la azenon, por la profeto, kiun li revenigis. 24 Kaj li iris, kaj sur la vojo renkontis lin leono kaj mortigis lin. Kaj lia kadavro kuŝis ĵetita sur la vojo, kaj la azeno staris apude, kaj la leono staris apud la kadavro. 25 Kaj jen pasis homoj, kaj vidis la kadavron kuŝantan sur la vojo, kaj la leonon starantan apud la kadavro, kaj ili iris kaj rakontis en la urbo, en kiu loĝis la maljuna profeto. 26 Kiam tion aŭdis la profeto, kiu revenigis lin de la vojo, li diris: Tio estas la homo de Dio, kiu malobeis la buŝon de la Eternulo; la Eternulo transdonis lin al leono, kiu disŝiris kaj mortigis lin konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris al li. 27 Kaj li diris al siaj filoj jene: Selu al mi la azenon. Kaj ili selis. 28 Kaj li iris kaj trovis lian kadavron kuŝantan sur la vojo, kaj la azenon kaj la leonon starantajn apud la kadavro; la leono ne manĝis la kadavron kaj ne disŝiris la azenon. 29 Kaj la profeto levis la kadavron de la homo de Dio kaj metis ĝin sur la azenon kaj veturigis ĝin returne. Kaj la maljuna profeto venis en la urbon, por priplori kaj enterigi lin. 30 Kaj li metis lian kadavron en sian tombon; kaj ili priploris lin: Ho ve, mia frato! 31 Post kiam oni enterigis lin, li diris al siaj filoj jene: Kiam mi mortos, entombigu min en la tombo, en kiu estas entombigita la homo de Dio; apud liajn ostojn metu miajn ostojn. 32 Ĉar plenumiĝos la vorto, kiun li eldiris laŭ ordono de la Eternulo pri la altaro, kiu estas en Bet-El, kaj pri ĉiuj domoj de altaĵoj, kiuj troviĝas en la urboj de Samario. 33 Post tiu okazintaĵo Jerobeam ne retiris sin de sia malbona vojo, sed li denove starigis el la popolo pastrojn por la altaĵoj; kiun li volis, tiun li konsekris, ke li fariĝu pastro de altaĵoj. 34 Kaj ĉi tio fariĝis peko por la domo de Jerobeam, por pereo kaj ekstermiĝo de sur la tero.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kompatema Sinjoro, malfermu mian koron por Via Vero.
Mi volas ami Vin kaj serĉas Vian lumon.
Helpu min, transdoni tiun lumon al aliaj, por ke ankaŭ iliaj vivoj fariĝu lumaj.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo