Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 16a de oktobro 2021    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ni pripensu unu la alian,
por instigi al amo kaj bonaj faroj.

Heb 10,24



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Sanigu min, ho Eternulo, kaj mi estos sanigita;
savu min, kaj mi estos savita.

el Jer 17,14



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Eĉ sur la vojo de Via juĝo, ho Eternulo, ni esperis al Vi.

el Jes 26,8



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro, purigu miajn pensojn ĉe la komenco de ĉi tiu tago.
Forprenu ĉion, kio estas malpura kaj nebula.
Mia vivo estu irado al Via gloro.





supren al la komenco de la paĝo