Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 23a de decembro 2021 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Cion; ĉar jen Mi iras, por ekloĝi meze de vi, diras la Eternulo. |
Zeĥ 2,14
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Ĝoju en la Sinjoro ĉiam; denove mi diros: Ĝoju. La Sinjoro estas proksima. |
el Flp 4,4-5
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ni levu nian koron kaj niajn manojn al Dio en la ĉielo. |
Lam 3,41
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Jam alproksimiĝas la Kristnaskfesto. Benu, ho Kreinto, ĉiujn homojn, ankaŭ tiujn, kiuj neniam aŭdis pri la naskiĝo de Via Filo, aŭ tiujn, kiuj ne povas kredi, ke la Bebo en la staltrogo estas Via Filo, naskita de la Virgulino Maria, kiun Vi elektis kiel Lian Patrinon. Dankon pro ŝia sindono! |