Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 24a de decembro 2021    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Cion;
ĉar jen Mi iras, por ekloĝi meze de vi,
diras la Eternulo.

Zeĥ 2,14



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Ne timu;
ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo;
ĉar hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto,
kiu estas Kristo, la Sinjoro.

el Luk 2,10-11



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[Sankta Vespero]
 
Ne forlasu min, ho Eternulo;
mia Dio, ne malproksimiĝu de mi.

Psa 38,22



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Gloron al Vi en la supera alto! Kiam ni estas kune en la Sankta Vespero, silentigu tiam la bruon de la mondo, de la militoj, de la densa trafiko kaj de nia ribelantaj koroj.
Paco, amo kaj adoro venu anstataŭ la bruado.





supren al la komenco de la paĝo