Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 25a de decembro 2021    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Cion;
ĉar jen Mi iras, por ekloĝi meze de vi,
diras la Eternulo.

Zeĥ 2,14



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  La Vorto fariĝis karno
kaj loĝis inter ni,
kaj ni vidis lian gloron.

Joh 1,14



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[Kristnasko]
 
Ĉion, kion mi ordonas al vi, tion observu, ke vi ĝin plenumu;
ne aldonu al tio, kaj ne deprenu de tio.

Rea 13,1



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Hodiaŭ ni memoras, ho Patro, ke Via Filo naskiĝis por ni kaj venis kiel infaneto en la mondon.
Ni ne festu tiun feston romantike aŭ tradicie, sed ni pensu al Via vera intenco: Vi sendis Vian Filon por savi nin kaj ŝanĝi niajn korojn.
Ni dankadas Vin!





supren al la komenco de la paĝo