Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 12a de majo 2021 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Malfermu vian buŝon por senvoĉulo, por la defendo de ĉiuj forlasitaj. |
Sen 31,8
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Glorata estu Dio, kiu ne forpuŝis mian preĝon kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon. |
Psa 66,20
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejaltulo, tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo. Mi diras al la Eternulo: Mia rifuĝejo kaj mia fortikaĵo estas Dio, kiun mi fidas. |
Psa 91,1-2
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Hodiaŭ estas grava tago por mi. Trankviligu min kaj forprenu mian nervozecon. Subtenu min en la decido kaj donu klarecon al mia laca cerbo. |