
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 28a de aŭgusto 2021 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj aŭskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu. |
el 2 Reĝ 19,16
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Kanon rompetitan li ne rompos, kaj meĉon senfajriĝantan li ne estingos. |
el Jes 42,3
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Kaj Mi donos al ili unu koron, kaj novan spiriton Mi enmetos en vin. |
el Jeĥ 11,19
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Mi volas laŭdi Vin pro Viaj bonfaroj. Ofte mi ne vidas ilin. Pardonu min pro tio. Dankon pro la geamikoj, pro la ĉiutagaj benoj, pro la suno kaj la pluvo. Mi akceptu ĉion el via mano, Dio. |
