




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 28a de decembro 2022 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos. |
Jes 11,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
La Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron. |
Joh 1,14
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kial vi malĝojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsterniĝas en mi? Esperu al Dio; ĉar ankoraŭ mi dankos Lin, la savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion. |
Psa 42,12
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Reĝo de la gloro, mi ekkonu Vin ĉie, kie mi helpas miajn kunhomojn. Ke ili vidu Vin per mi; mi ne ĝenu ilin. Iru kun ni ĉiuj baldaŭ trans la sojlon de la malnova al la nova jaro. |