Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 29a de decembro 2022    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido;
kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune,
kaj malgranda knabo ilin kondukos.

Jes 11,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  La Vorto fariĝis karno
kaj loĝis inter ni,
kaj ni vidis lian gloron.

Joh 1,14



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ĉu Li dirus kaj ne farus,
parolus kaj ne plenumus?

el Nom 23,19



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Kara Jesuo, la kantoj honore je Via naskiĝo ankoraŭ resonas en ni: Gloro al Dio kaj paco sur la tero.
Ke Vi donu la veran pacon en la mondo kaj en niaj koroj.
En nia malforteco ni volas helpi Vin por realigi tiun pacon sur la tero.
Faru nin saĝaj kaj benu nian laboron rilate tion.





supren al la komenco de la paĝo