Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 10a de marto 2025 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj se ekloĝos ĉe vi fremdulo en via lando, ne premu lin. |
Lev 19,33
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Por tio la Filo de Dio elmontriĝis, por ke li detruu la farojn de la diablo. |
el 1 Joh 3,8
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Pace mi kuŝiĝas kaj tuj endormiĝas; ĉar Vi, ho Eternulo, loĝigas min sola en sendanĝereco. |
Psa 4,9
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Potenca Sinjoro, mi deziras komenci mian taglaboron kun Vi. Subtenu mian malfortecon per Via forto kaj fortigu min, por ke mi plenumu Vian volon kun ĝojo. |