Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 9a de marto 2025 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj se ekloĝos ĉe vi fremdulo en via lando, ne premu lin. |
Lev 19,33
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Por tio la Filo de Dio elmontriĝis, por ke li detruu la farojn de la diablo. |
el 1 Joh 3,8
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[1a Pasiona Dimanĉo – Invokavit / rk: 1a Karesma Dimanĉo]
Ĝoju la koro de tiuj, kiuj serĉas la Eternulon. |
el Psa 105,3
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ho Sinjoro mia Dio, faru el ni branĉetojn de la vera vinberujo. Ni portu multajn fruktojn kaj per tiuj ni honoru Vin. Maltrankvilaj kaj malĝojaj homoj ĉerpu konsolon kaj kuraĝon el niaj vivoj. |