Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Dimanĉo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 19a Ordinara Semajno > Dimanĉo
Stato: 2020-09-11


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Dimanĉo

Propraj:


► VESPERA LAŬDO (1)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Forsendinte la homamason,
Jesuo supreniris sur la monton sola, por preĝi;
kaj kiam vesperiĝis, li estis tie sola. – Mat 14, 23

Ciklo B

¶ Neniu povas veni al mi, se la Patro, kiu min sendis, ne tiros lin;
kaj mi levos tiun en la lasta tago. – Joh 6, 44

Ciklo C

¶ Kie estas via trezoro,
tie estos ankaŭ via koro. – Luk 12, 34

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio, kiu kuraĝigas nin voki Vin Patro,
perfektigu en nia koro la spiriton de adoptaj gefiloj,
por ke ni meritu atingi la promesitan heredaĵon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Hoŝ 11, 1-11


El la libro Hoŝea

Kiam Izrael estis junulo, Mi lin ekamis, kaj el Egiptujo Mi vokis Mian filon. Sed nun oni vokas ilin, kaj ili sin deturnas; al la Baaloj ili oferas, kaj al idoloj ili incensas. Mi instruis al Efraim la iradon; Mi prenis ilin je la brako, kaj ili ne rimarkis, ke Mi ilin kuracas. Per ŝnuroj de homoj Mi tiris ilin, per ligiloj de amo; Mi estis por ili kiel levanto de la jugo, kaj Mi metis antaŭ ili la manĝaĵon. Ili ne revenos en la landon Egiptan, sed Asirio estos ilia reĝo, ĉar ili ne volis penti. Glavo falos sur liajn urbojn kaj ekstermos liajn idojn kaj formanĝos ilin pro iliaj entreprenoj. Mia popolo rigidiĝis en la defalo de Mi; kaj kvankam oni ĝin vokas al la Plejaltulo, ĝi ne levas sin.

Kiel Mi agu kun vi, ho Efraim? kiel Mi protektu vin, ho Izrael? Ĉu Mi faru al vi, kiel al Adma? ĉu Mi egaligu vin al Ceboim? Renversiĝis en Mi Mia koro, varmegiĝis Mia tuta kompato. Mi ne agos laŭ Mia flama kolero, Mi ne plu ekstermos Efraimon; ĉar Mi estas Dio, ne homo, Mi estas Sanktulo inter vi; Mi ne venos en furiozo. La Eternulon ili sekvos, kiel kriantan leonon; kiam Li krios, tiam timigite venos la filoj de okcidente. Timigite kiel birdo ili venos el Egiptujo, kaj kiel kolombo el la lando Asiria; kaj Mi enloĝigos ilin en iliaj domoj, diras la Eternulo.

Unua Responsorio


Renversiĝis en Mi Mia koro, varmegiĝis Mia tuta kompato. Mi ne agos laŭ Mia flama kolero; ĉar Mi estas Dio, ne homo.

Renversiĝis en Mi Mia koro, varmegiĝis Mia tuta kompato. Mi ne agos laŭ Mia flama kolero; ĉar Mi estas Dio, ne homo.

Mi ekamis vin per amo eterna, tial Mi altiris vin favorkore.

Mi ne agos laŭ Mia flama kolero; ĉar Mi estas Dio, ne homo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Renversiĝis en Mi Mia koro, varmegiĝis Mia tuta kompato. Mi ne agos laŭ Mia flama kolero; ĉar Mi estas Dio, ne homo. – el Hoŝ 11, 8-9; el Jer 31, 3

Dua Legaĵo – Catharina Senensis


El la Dialogo pri la Dia providenco, verkita de la sankta virgulino kaj Doktorino de la Eklezio Katarina el Sieno

In vinculis caritatis

Domine mi dulcissime, misericordes oculos tuos ad populum istum gratiose converte, pariter et ad corpus Ecclesiae tuae mysticum: quia gloria maior nomini tuo sancto subsequetur, parcendo tantae multitudini creaturarum tuarum, quam solum de me miserabili quae tantopere offendi maiestatem tuam. Ego quomodo consolari possem, videndo me vita perfrui, si populus tuus esset in morte? Et videndo tenebras peccatorum in peramabili Sponsa tua, ex meis defectibus et aliarum creaturarum tuarum?

Volo igitur et pro singulari gratia peto, quod illa caritas inaestimabilis quae te ad creandum hominem ad imaginem et similitudinem tuam excitavit [hoc faciat]. Quid, sive quis, obsecro, fuit in causa, ut hominem in tanta dignitate locares? Certe solus amor inaestimabilis quo creaturam tuam in temetipso respexisti, de qua fuisti “philocaptus”. Sed aperte cognosco quia propter peccati culpam iuste dignitatem amisit, in qua locaveras eam.

Tu autem eodem excitatus amore, volendo tibi genus humanum gratiose reconciliare, donasti nobis verbum unigeniti Filii tui, qui vere fuit inter nos et te sequester atque mediator, et iustitia nostra qui punivit et in se portavit omnes iniustitias et iniquitates nostras ex oboedientia quam tu Pater aeternus iniunxisti ei, cum humanitatem nostram ipsum assumere decrevisti. O inaestimabilis caritatis abyssus: quod est illud cor ita durum, quod in sua possit integritate conservari, et minime scindatur attendendo tantam sublimitatem ad tantam profunditatem atque deiectionem descendisse, quanta et qualis est humanitas nostra?

Nos imago tua sumus et tu imago nostra, propter unionem quam in homine fecisti, velando Deitatem aeternam cum miserabili nube ac infecta massa carnis Adae. Unde processit hoc? Solum ineffabilis amor tuus est in causa. Per hunc igitur amorem inaestimabilem humiliter exoro maiestatem tuam omnibus viribus animae meae, ut miserabilibus creaturis tuis gratiose misericordiam impendas.


Originala teksto: Catharina Senensis († 1380): De divina Providentia 4, 13; ed. latina, Ingolstadii 1583, ff. 19v-20

Dua Responsorio


Bonecon kaj justecon mi prikantos; al Vi, ho Eternulo, mi muzikos. Mi penas iri prudente la vojon de pieco; kiam Vi venos al mi?

Bonecon kaj justecon mi prikantos; al Vi, ho Eternulo, mi muzikos. Mi penas iri prudente la vojon de pieco; kiam Vi venos al mi?

Mi iras kun pura koro interne de mia domo.

Mi penas iri prudente la vojon de pieco; kiam Vi venos al mi?

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Bonecon kaj justecon mi prikantos; al Vi, ho Eternulo, mi muzikos. Mi penas iri prudente la vojon de pieco; kiam Vi venos al mi? – Psa 101, 1-2

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio, kiu kuraĝigas nin voki Vin Patro,
perfektigu en nia koro la spiriton de adoptaj gefiloj,
por ke ni meritu atingi la promesitan heredaĵon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ La disĉiploj ekkriis pro timo.
Sed tuj Jesuo parolis al ili, dirante:
Kuraĝu; ĝi estas mi; ne timu. – el Mat 14, 26-27

Ciklo B

¶ Vere, vere, mi diras al vi:
Kiu kredas, tiu havas vivon eternan. – Joh 6, 47

Ciklo C

¶ Feliĉaj estas tiuj servistoj,
kiujn la sinjoro, kiam li venos, trovos viglaj. – el Luk 12, 39

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio, kiu kuraĝigas nin voki Vin Patro,
perfektigu en nia koro la spiriton de adoptaj gefiloj,
por ke ni meritu atingi la promesitan heredaĵon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Sinjoro, ordonu min veni al vi sur la akvo.
Kaj Jesuo etendis la manon kaj ektenis Petron, dirante al li:
Ho malgrandfidulo, kial vi dubis? – el Mat 14, 28.3

Ciklo B

¶ Jen la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo,
por ke oni manĝu el ĝi kaj ne mortu. – Joh 6, 50

Ciklo C

¶ Viaj lumboj estu zonitaj,
kaj viaj lampoj estu brulantaj. – Luk 12, 35

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio, kiu kuraĝigas nin voki Vin Patro,
perfektigu en nia koro la spiriton de adoptaj gefiloj,
por ke ni meritu atingi la promesitan heredaĵon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo