Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Dimanĉo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 23a Ordinara Semajno > Dimanĉo
Stato: 2020-09-05


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Dimanĉo

Propraj:


► VESPERA LAŬDO (1)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Se via frato pekos kontraŭ vi,
iru kaj montru al li la kulpon inter vi kaj li sola.
Se li aŭskultos vin, vi gajnos vian fraton. – Mat 18, 15

Ciklo B

¶ Enmeze de la limoj de Dekapolis
oni kondukis al Jesuo viron surdan kaj apenaŭ parolkapablan,
kaj petis lin, ke li metu sian manon sur lin. – kp. Mar 7, 31-32

Ciklo C

¶ Se iu venas al mi, kaj ne malamas eĉ sian vivon,
li ne povas esti mia disĉiplo. – el Luk 14, 26

Preĝo


Dio, kiu elaĉetis la homojn kaj proponis al ili fariĝi adoptaj gefiloj,
rigardu korfavore tiun familion, kiu fidas je Kristo,
kaj donu al ĝi la veran liberecon en la ĉiela regno.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jer 37, 21; 38, 14-28


El la libro Jeremia

Tiam la reĝo Cidkija ordonis, ke oni tenu Jeremian sur la korto de la malliberejo; kaj oni donadis al li bulon da pano ĉiutage el la strato de la bakistoj, ĝis konsumiĝis la tuta pano en la urbo. Tiamaniere Jeremia restis sur la korto de la malliberejo.

Kaj la reĝo Cidkija sendis, kaj venigis la profeton Jeremia al si, al la tria enirejo de la domo de la Eternulo; kaj la reĝo diris al Jeremia: Mi demandos de vi ion, kaŝu antaŭ mi nenion. Kaj Jeremia diris al Cidkija: Se mi diros al vi, vi ja mortigos min; kaj se mi donos al vi konsilon, vi ja ne obeos min. Tiam la reĝo Cidkija sekrete ĵuris al Jeremia, dirante: Mi ĵuras per la Eternulo, kiu kreis al ni ĉi tiun animon, ke mi ne mortigos vin, kaj ne transdonos vin en la manojn de tiuj homoj, kiuj celas vian morton. Kaj Jeremia diris al Cidkija: Tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael: Se vi eliros al la eminentuloj de la reĝo de Babel, via animo restos vivanta, kaj ĉi tiu urbo ne estos forbruligita per fajro, kaj vi kaj via domo vivos; sed se vi ne eliros al la eminentuloj de la reĝo de Babel, tiam ĉi tiu urbo estos transdonita en la manojn de la Ĥaldeoj, kaj ili forbruligos ĝin per fajro, kaj vi ne saviĝos el iliaj manoj. Kaj la reĝo Cidkija diris al Jeremia: Mi timas la Judojn, kiuj transkuris al la Ĥaldeoj, ke oni ne transdonu min en iliajn manojn, por ke ili mokturmentu min. Tiam Jeremia diris: Oni ne transdonos vin; aŭskultu la voĉon de la Eternulo pri tio, kion mi diras al vi; tiam estos bone al vi, kaj via animo restos vivanta. Sed se vi ne volos eliri, en tia okazo jen estas tio, kion la Eternulo vidigis al mi: Jen ĉiuj virinoj, kiuj restis en la domo de la reĝo de Judujo, estos elkondukitaj al la eminentuloj de la reĝo de Babel, kaj ili diros: Viaj konsolantoj forlogis vin kaj superfortis vin; viaj piedoj enprofundiĝis en koton, kaj tiuj foriĝis de vi.

Kaj ĉiujn viajn edzinojn kaj viajn filojn oni forkondukos al la Ĥaldeoj, kaj vi ne saviĝos el iliaj manoj; vi estos kaptita en la manojn de la reĝo de Babel, kaj ĉi tiu urbo estos forbruligita per fajro.

Kaj Cidkija diris al Jeremia: Neniu devas scii tiujn vortojn, alie vi mortos. Se la eminentuloj aŭdos, ke mi parolis kun vi, kaj ili venos al vi, kaj diros al vi: Sciigu al ni, kion vi diris al la reĝo, ne kaŝu antaŭ ni, por ke ni ne mortigu vin, kaj kion la reĝo diris al vi: tiam respondu al ili: Mi humile petegis la reĝon, ke li ne revenigu min en la domon de Jonatan, mi ne mortu tie. Kaj venis ĉiuj eminentuloj al Jeremia kaj demandis lin, kaj li respondis al ili konforme al ĉiuj vortoj, kiujn ordonis la reĝo; kaj ili silente foriris de li, ĉar ili nenion eksciis. Kaj Jeremia restis sur la korto de la malliberejo ĝis la tago, en kiu Jerusalem estis venkoprenita; kaj li tie estis, kiam Jerusalem estis venkoprenita.

Unua Responsorio


En ĉio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en malfacilaĵoj, en batovundoj, en malliberigoj.

En ĉio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en malfacilaĵoj, en batovundoj, en malliberigoj.

Por elprovi ilian koron, la Sinjoro skurĝas tiujn, kiuj estas proksimaj al Li

en malfacilaĵoj, en batovundoj, en malliberigoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

En ĉio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en malfacilaĵoj, en batovundoj, en malliberigoj. – el 2 Kor 6, 4-5; el Jut 8, 27

Dua Legaĵo – Leo Magnus


El la prediko de la sankta papo Leono la Granda pri la Feliĉ-anoncoj

Christiana sapientia

Post haec addit Dominus et dicit: Beati qui esuriunt et sitiunt iustitiam, quoniam ipsi saturabuntur. Nihil haec esuritio corporeum, nihil expetit sitis ista terrenum; sed iustitiae bono desiderat saturari, et in omnium occultorum introducta secretum, ipso Domino optat impleri.

Felix mens, quae iustitiae concupiscit cibum et ad talem aestuat potum; quem utique non expeteret, si nihil de eius suavitate gustasset. Audiens autem dicentem sibi propheticum spiritum: Gustate et videte quoniam suavis est Dominus, accepit quandam supernae dulcedinis portionem, et in amorem castissimae voluptatis exarsit, ut spretis omnibus temporalibus, ad edendam bibendamque iustitiam toto accenderetur affectu et illius primi mandati apprehenderet veritatem dicentis: Diliges Dominum Deum ex toto corde tuo, et ex tota mente tua, et ex tota virtute tua: quoniam nihil aliud est diligere Deum quam amare iustitiam.

Denique sicut illi dilectioni Dei proximi cura subiungitur, ita et huic desiderio iustitiae virtus misericordiae copulatur et dicitur: Beati misericordes, quoniam ipsorum miserebitur Deus.

Agnosce, christiane, tuae sapientiae dignitatem, et qualium disciplinarum artibus, ad quae praemia voceris, intellege. Misericordem te misericordia, iustum vult te esse iustitia, ut in creatura sua Creator appareat et in speculo cordis humani per lineas imitationis expressa Dei imago resplendeat. Secura est operantium fides, aderunt tibi desideria tua et iis, quae amas, sine fine potieris.

Et quoniam tibi per eleemosynam omnia munda sunt, ad eam quoque beatitudinem, quae consequenter est promissa, pervenies, dicente Domino: Beati mundo corde, quoniam ipsi Deum videbunt. Magna felicitas, dilectissimi, cui tantum praemium praeparatur. Quid ergo est habere cor mundum, nisi eis quae supra dictae sunt studere virtutibus? Videre autem Deum quantae sit beatitudinis, quae mens concipere, quae lingua valeat explicare? Et tamen hoc consequetur, cum transformabitur humana natura, ut non iam per speculum neque in aenigmate, sed facie ad faciem, ipsam quam nullus hominum videre potuit, sicuti est, videat Deitatem; et quod oculus non vidit nec auris audivit nec in cor hominis ascendit, per ineffabile gaudium aeternae contemplationis obtineat.


Originala teksto: Leo Magnus († 461): De beatitudinibus, Sermo 95, 6-8; en: Patrologia Latina 54, 464-465

Dua Responsorio


Kiel granda estas Via boneco, kiun Vi konservis por tiuj, kiuj Vin timas, kaj kiun Vi faris antaŭ la homoj por tiuj, kiuj Vin fidas.

Kiel granda estas Via boneco, kiun Vi konservis por tiuj, kiuj Vin timas, kaj kiun Vi faris antaŭ la homoj por tiuj, kiuj Vin fidas.

Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis, kaj kio en la koron de homo ne eniris,

Vi faris antaŭ la homoj por tiuj, kiuj Vin fidas.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kiel granda estas Via boneco, kiun Vi konservis por tiuj, kiuj Vin timas, kaj kiun Vi faris antaŭ la homoj por tiuj, kiuj Vin fidas. – Psa 31, 20; el 1 Kor 2, 9

Preĝo


Dio, kiu elaĉetis la homojn kaj proponis al ili fariĝi adoptaj gefiloj,
rigardu korfavore tiun familion, kiu fidas je Kristo,
kaj donu al ĝi la veran liberecon en la ĉiela regno.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ Se du el vi konsentos sur la tero pri ia pripetota afero,
ĝi estos farita al ili de mia Patro, kiu estas en la ĉielo. – el Mat 18, 19

Ciklo B

¶ Suprenrigardinte al la ĉielo,
Jesuo ĝemis, kaj diris al la surdulo:
Efata, tio estas: Malfermiĝu. – Mar 7, 34

Ciklo C

¶ Kiu ne portas sian krucon kaj ne sekvas min,
tiu ne povas esti mia disĉiplo. – Luk 14, 27

Preĝo


Dio, kiu elaĉetis la homojn kaj proponis al ili fariĝi adoptaj gefiloj,
rigardu korfavore tiun familion, kiu fidas je Kristo,
kaj donu al ĝi la veran liberecon en la ĉiela regno.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo,
tie mi estas meze de ili, diras Jesuo. – kp. Mat 18, 20

Ciklo B

¶ Li faris ĉion bone;
li igas la surdulojn aŭdi, kaj la mutulojn paroli. – el Mar 7, 37

Ciklo C

¶ Kiu ne forlasas ĉiujn siajn posedaĵojn,
tiu ne povas esti mia disĉiplo. – Luk 14, 33

Preĝo


Dio, kiu elaĉetis la homojn kaj proponis al ili fariĝi adoptaj gefiloj,
rigardu korfavore tiun familion, kiu fidas je Kristo,
kaj donu al ĝi la veran liberecon en la ĉiela regno.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo